La unua ĉina mars-sondilo "Tianwen-1" atingos la Marson post ĉirkaŭ 4 monatoj |
2020-10-12 |
Skemo pri manovro de la mars-sondilo La Nacia Spaca Administracio de Ĉinio diskonigis, ke je la 23-a horo de la 9-a de oktobro, la unua ĉina mars-sondilo "Tianwen-1" sukcese plenumis sian profundspacan manovron. Orbita regado por flugado de sondilo laŭ difinita orbito estas nomita korekto, kaj tiu por eniro de la sondilo en alian orbiton -- manovro. La ĉi-foja manovro estis realigita en profunda spaco, je ĉirkaŭ 29,4 milionoj da kilometroj for de la Tero. La sondilo atingos la Marson post ĉirkaŭ 4 monatoj, kaj dum tiu periodo du aŭ tri dumvojaj korektoj estos efektivigitaj. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |