Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭtovojaj serv-areoj en Ĉinio
2020-10-12

Serv-areoj apud aŭtovojoj estas tre konvenaj por homoj kiuj vojaĝas per aŭto aŭ buso: tie eblas iom ripozi, manĝi kaj uzi necesejon. En Ĉinio, tamen, tiom da homoj uzas kelkajn aŭtovojojn, ke serv-areoj fariĝis grandegaj kaj oferas tiom ampleksan aron da vendejoj kaj servoj, ke ili fariĝis similaj al parkoj aŭ butikumcentroj. Kelkaj estas aparte luksaj. Vidu sube kelkajn el ili.


Douzhuang Serv-areo en Zhenjiang







Fangmaoshan Serv-areo en Changzhou



Taicang Shaxi Serv-areo en Suzhou









kelkaj estas aparte luksaj, kiel la subaj:


Yangcheng-Lago Serv-areo en Suzhou








Gehu serv-areo en Changzhou



WeChat Image_20201010100945.jpg

DaHuaihe Serv-areo en Enping-urbo de la provinco Guangdong



WeChat Image_20201010100949.jpg


Kelkaj serv-areoj fariĝis veraj artaj centroj, kiuj provizas de projekciado de holografio ĝis prezentaĵoj de Kunqu-opero. Ekzistas ankaŭ centro pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj kovranta 3 000 kvadratajn metrojn!


Retumanto komentis: "Iuj homoj, kiel miaj gepatroj, iras al la aŭtovojo nur por promeni en serv-areo".


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio