"Ruĝa strando" ĉe la golfeto Jiaozhou en Shandong, Ĉinio |
2020-10-10 |
Lastatempe, la sovaĝa planto Suaeda glauca en la malsekejo ĉe la enfluejo de la rivero Yanghe al la golfeto Jiaozhou, kiu troviĝas en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, fariĝis ruĝa kun malvarmiĝo de la vetero. La malsekejo aspektas kiel "ruĝa strando" rigardata de la supro. Fotis Wang Hua, raportisto de la novaĵ-agentejo Renmin. La golfeto Jiaozhou, kiu estas trumpetforma duonfermita golfeto, troviĝas meze de la Flava Maro en Ĉinio. La golfeto estas riĉa je nutraĵoj kaj akvaj produktoj. La haveno en la golfeto estas larĝa kaj profunda, kaj la maro ne glaciĝas dum la tuta jaro. Pro tio, ĝi estas kvalifikita kiel elstara natura haveno. La golfeto estas ankaŭ ĉefa produktejo de mara salo en la provinco Shandong. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |