Ŝi eniris universitaton kun sia patrino |
2020-10-09 |
La 8-an de oktobro, Zou Qing promenis kun sia patrino. Zou Qing kombas sian patrinon. Zou Qing en kuirado Zou Qing portanta la patrinon Zou Qing naskiĝis en 2001 en vilaĝo de la provinco Hunan, suda Ĉinio. En ŝia memoro, pro korpa handikapo, ŝia patrino devis iri helpe de benko aŭ seĝo. Kiam ŝi estis 10-jara, ŝiaj patro kaj avino mortis unu post la alia, kaj ŝia patrino iom post iom ne povis prizorgi sin, sekve Zou Qing prenis sur sin la taskon zorgi pri ŝia ĉiutaga vivo. En septembro 2019, Zou Qing trapasis ekzamenon por eniri en Hunan-an Universitaton pri Medio kaj Biologio kaj fariĝis studento pri flegado. Por studi kaj samtempe prizorgi la patrinon, Zou Qing vizitis la universitaton kun sia patrino. Sciinte la staton de Zou Qing, la universitato nuligis ŝiajn lerno-kotizojn kaj liveris al ili specialan loĝejon por faciligi al ŝi zorgadon de la patrino. Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |