Refunkciis la konsilia ĉambro de UN post preskaŭ 7 monatoj |
2020-10-09 |
La 8-an de oktobro, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) okazigis publikan kunvenon pri la situacio de Malio en la konsilia ĉambro en la ĉefstabejo de UN en Novjorko, Usono. Tio estas la unuafoja funkciado de la konsilia ĉambro post preskaŭ 7-monata fermo pro la epidemio de KOVIM-19. La 8-an de oktobro, Mahamat Saleh Annadif (en la ekrano), speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario de UN por Malio, diskonigis al la Sekureca Konsilio situacion en Malio. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |