Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
637 milionoj da ĉinoj/fojoj enlande vojaĝis en feritagoj
2020-10-09

La 1an de oktobro oni fotiĝis sur Tian'anmen-placo. Fotis Li He, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


La 8an de oktobro raportisto informiĝis de la Ĉina Ministerio de Kulturo kaj Turismo, ke dum la 8 feritagoj de la Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo, 637 milionoj da ĉinoj/fojoj enlande vojaĝis kaj efektiviĝis turisma enspezo je 466,56 miliardoj da juanoj (= 69,4 miliardoj da usonaj dolaroj).


Turistoj en la antikva urbo Zunyi de Guizhou-provinco, vespere de la 7a de oktobro. Fotis Luo Xinghan el Xinhua-novaĵagentejo.


La longa ferio estas la unua ora semajno ĉi-jare post normaligo de preventado kaj regado de la pandemio. Plene vigliĝis en la tuta lando la transportado, hoteloj, manĝejoj, vidindejoj kaj amuzejoj, kaj daŭre kreskis pasaĝerfluoj de turismaj vojaĝoj kaj familiaj vizitoj.


La 4an de oktobro oni vizitis la virgan arbaron Hailuogou en la ganzi-a tibeta aŭtonoma subprovinco de Sichuan. Fotis Liu Zhongjun, raportisto de Ĉina Novaĵagentejo.


Laŭ donitaĵoj el la retejo Meituan en la 8a de oktobro, la ĉefaj kvin urboj laŭ aktiveco de turisma konsumado respektive estis Pekino, Ŝanhajo, Chengdu, Xi'an kaj Chongqing.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio