Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Riĉa rikolto de kvinoo en Qinghai, Ĉinio
2020-10-09





Aǔtuno estas rikolta sezono. Dum vojaĝo en Wulan-gubernio de Qinghai-provinco, nordokcidenta Ĉinio, oni vidas maturajn kvinoojn kun okulfrapa koloro dancante laǔ la vento en kampoj, kaj pro la pezaj grenoj ili kliniĝis.






Wulan-gubernio troviĝas en norda Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj okcidenta Qinghai-provinco. Pro longa sunumado, granda diferenco en temperaturo, sufiĉa varmeco kaj aliaj trajtoj de loka klimato, la gubernio estas unu el la plej taǔgaj regionoj de Qinghai-provinco por plantado de kvinoo.






La provinco enkondukis kvinoon, planto origine el Sud-Ameriko, kaj provis planti ĝin en 2010. En 2014 la provinco komencis plivastigi la plantadon de kvinoo. Ĝis la fino de 2019, sur entute 2 347 hektaroj da kampoj kreskas kvinoo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio