El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Lunkuko: la bunta historio de la ĉiela bakaĵo

| 2020-10-09
Bookmark and Share

Jen alia Aŭtunmeza Festo, kun alia lunkuko en la menuo. Ĉu el ruĝa fabo, ovo, miksitaj nuksoj, aŭ iom da miksitaj fruktoj, lunkuko estas en ĉiuj superbazaroj, oficejoj kaj kvartaloj de Ĉinio. Ĉu vi iam manĝis tiun ĉi ĉinan frandaĵon sen plene kompreni ĝiajn originojn? Do tiu ĉi artikolo estas por vi!


WeChat Image_20200930093755.jpg


Kiel oni nomis ĉi tiun frandaĵon?


La ĉina kuketo nuntempe konata kiel lunkuko havis plurajn nomojn dum la historio, inter ili Hu-kuko, kuko de imperia kortego, malgranda kuko aŭ kunvenkuko. Lunkukoj estis origine kreitaj kiel oferaĵoj por la dio de la luno - alivorte, ili estis origine uzataj por religia celo, nur poste homoj akiris la kutimon manĝi ĝin.


Kiam oni "elpensis" la lunkukon?


Lunkuko estis kreita en la dinastio Shang (1600-1046 a.K.) kaj estas ligita al la fama erudiciulo Wen Zhong. La "Instruista kuko" ekaperis en Zhejiang-provinco honore al li.


WeChat Image_20200930093800.jpg


Kiel lunkuko ŝanĝiĝis laŭ tempopaso?


Lunkuko draste ŝanĝiĝis laŭ tempopaso. Kiam Zhang Qian, oficiro de la dinastio Han vizitis la okcidentan regionon de Ĉinio en la dua jarcento, li ŝanĝis kaj la guston kaj la nomon de la lunkuko. Sezamo kaj nuksoj, alportitaj de li, fariĝis kutimaj ingrediencoj. Ĉar ĉi tiuj ingrediencoj venis el regionoj loĝataj de etnaj malplimultoj (ankaŭ nomataj "Hu"), la kuketoj tiam fariĝis konataj kiel "Hu-kukoj".


La nomo de tiu frandaĵo ŝanĝis denove dum la dinastio Tang (618-907). Laŭ rakonto, s-ino Yang, kromedzino de la imperiestro Xuanzong, rimarkis similecojn inter Hu-kuko kaj la formo de plenluno. Pro tio, la iamaj Hu-kukoj fariĝis konataj kiel lunkukoj.



Ĉu lunkukoj estas samaj ĉie?


Ne ĉiuj lunkukoj estas samaj! Dum jarcentoj ili ricevis regionajn karakterizaĵojn. Iuj aparte konataj specoj inkluzivas tiujn de Pekino, Suzhou, Guangdong, Honkongo kaj Sichuan. Iuj ekzemploj de ĉi tiuj regionaj variaĵoj inkluzivas:


Pekin-stila lunkuko estas konata pro sia krispa bruna ŝelo.

Suzhou-lunkuko havas multajn tavolojn de maldika, pala bakaĵo, kiu formas ĝian kruston.

Guanzhou-stila lunkuko havas dikan kaj molan ŝelon kaj diversajn elekteblojn por plenigaĵoj.

En Taiwan, batato ankaŭ estas uzata kiel lunkuka farĉo.

Hongkong-stila lunkuko (ankaŭ konata kiel kanton-stila) estas konata pro sia duobla ovoflavo kaj farĉo el pasto farita de lotus-semo.


WeChat Image_20200930093811.jpg


Interesa rakonto pri historio de lunkuko


Lunkukoj estis uzataj por ribelo! Dum Yuan-dinastio (1271-1368 p.K.), ribeluloj uzis lunkukojn por transdoni mesaĝojn kaj kunordigi ribelojn. Unu el tiuj ribeluloj, Liu Bowen, havis la brilan ideon enskribi la daton de la sekva ribelo sur lunkukojn, kiuj tiam estis senditaj al rezistaj fortoj. La ribeluloj venkis kaj ĉi tiuj helpemaj frandaĵoj estis disdonitaj inter la venkintoj por festi la venkon.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: the Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments