Lanĉita la unua kunica poŝtmarko de Ĉinio |
2020-09-30 |
La 26-an de septembro la kompanio Ĉina Poŝto emisiis memorpoŝtmarkon de la 40-a elektado de tutlandaj poŝtmarkoj. La memorpoŝtmarko estas la unua ĉina poŝtmarko kun NFC-ico. Filatelistoj povas legi la enhavojn en la ico per la apo de la kompanio. Respondeculo de la kompanio diris, ke ico-poŝtmarko kunligas interreton, avangardan teknikon kaj tradician poŝtmarkon, prezentas teknikan avantaĝon kontraǔ falseco kaj samtempe plenumas la bezonojn de kontraǔfalsa spurado kaj informadika uzado. NFC-tekniko estas mallongdistanca altfrekvenca komunika tekniko uzata en pluraj kampoj, kiel produktaĵa kontraǔfalso, elektronika prezetiketo kaj similaj. Ĝia kuniĝo kun poŝtmarko estas kunfandiĝo de scienco, intereseco kaj partopreneco, kaj alportos al filatelistoj tute novan sperton de interagado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |