Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion Ĉinio faris dum la lastaj 5 jaroj por subteni UN?
2020-09-29

La 28-an de septembro 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la ĝenerala debato de la 70-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ke Ĉinio klopodos por konservi internacian ordon kaj por komuna disvolvado per kunlaboro. Kiel la lando kiu la unua subskribis la Ĉarton de UN, Ĉinio daŭre konservos internacian ordon kaj internacian sistemon kun la celo kaj principo de la ĉarto kiel kerno.    


9.18  习.jpg

La 28-an de septembro 2015 en la ĉefsidejo de UN en Nov-Jorko, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la ĝeneralan debaton de la 70-a Ĝenerala Asembleo de UN kaj faris paroladon sub la titolo "Kune starigi novajn partnerojn por kunlaboro kaj kungajno, kune krei homaran komunumon de komuna estonteco".


Do kion Ĉinio faris dum la lastaj 5 jaroj por subteni UN?


Kiel la dua plej granda ekonomio kaj la plej granda disvolviĝanta lando, Ĉinio ĉiam proponas al UN konsideri disvolvadon kiel kernon de internacia kunlaboro. Ĉinio, kadre de “Grupo 77 kaj Ĉinio”, profunde partorenis en diskutoj pri la Tagordo 2030 de UN pri Daŭripova Evoluigo, Pariza Interkonsento, Agad-Tagordo Ellaborita en Addis Ababa kaj aliaj gravaj atingoj por disvolvado, antaŭenpuŝas ilian efektivigon kaj kundefendas la komunajn interesojn de disvolviĝantaj landoj. 


En 2016, Ĉinio starigis Ĉina-UN-an Fonduson por Paco kaj Disvolvo kaj al ĝi kontribuas 20 milionojn da usonaj dolaroj ĉiujare, sume 100 milionojn da usonaj dolaroj ĝis la kuranta jaro. La fonduso jam liveris 67,7 milionojn da usonaj dolaroj al pli ol 80 programoj por subteni UN en laboroj pri packonservado, kontraŭterorismo, energio, agrikulturo kaj infrastrukturo.  


Ĉinio subtenas reformon pri disvolvo faritan de la ĝenerala sekretario de UN António Guterres, kaj en 2018 donacis 2 milionojn da usonaj dolaroj al Konfidofonduso por Reformo de Disvolvado.

 

En 2016, Ĉinio fondis la Tutmondan Organizon por Energi-Kunliga Disvolvado kaj Kunlaboro, kiu jam havas kunlaborantojn el 119 landoj, kaj starigis kunlaborojn kun internaciaj organizoj, inkluzive de UN kaj Internacia Agentejo pri Energio, registaroj, kompanioj kaj universitatoj el pli ol 100 landoj.


En 2017, Ĉinio starigis Centron por Internaciaj Scioj pri Disvolvado. En 2019, la centro okazigis la Unuan Forumon pri Daŭripova Disvolvado kaj publikigis du raportojn pri ĉina efektivigo de la Tagordoj 2030 de UN pri Daŭripova Evoluigo, kunlabore kun Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.


En la batalo kontraŭ KOVIM-19, Ĉinio, reage al alvoko de la Tutgloba Homhelpa Respond-Plano de UN, liveris 50 milionojn da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano kaj, kunlabore kun UN, starigas en Ĉinio mondan humanisman urĝokazan stokejon kaj nodon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio