Makao de Ĉinio: brilaj lamplumoj por la Nacia Tago kaj Aǔtunmeza Festo |
2020-09-28 |
Tuj alvenos la Nacia Tago de Ĉinio kaj la tradicia Aǔtunmeza Festo. Por festi ilin oni aranĝis lampajn ornamaĵojn en parkoj kaj sur ĉefaj stratoj, placoj kaj konstruaĵoj de Makao. En la 26-a de septembro sur la Placo de Tap Seac, malfermiĝis lampo-prezentado okazigita de la Turisma Buroo de la Maka-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio. La prezentado daǔros ĝis la 31-a de oktobro, kaj la brilaj lumoj kaj surstrataj ornamlampoj kune kreas varman festan etoson. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |