Kiaj estas florbedoj de Pekino por la Nacia Tago kaj Aǔtunmeza Festo? |
2020-09-28 |
La 1-a de oktobro ĉi-jare estos la Nacia Tago de Ĉinio kaj la tradicia Aǔtunmeza Festo. La 26-an de septembro, por bonvenigi la du festojn, grandega "florkorbo" titolita "Beno al patrolando" estis aranĝita sur Tian'anmen-placo kaj dek florbedoj -- laǔlinie de Chang'an-strato de Pekino. Ekde 1986, ĉiujare Pekino aranĝas grandajn florbedojn sur la placo. La temo de tiuj florbedoj rilatas al ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio. Ankaǔ ĉe Chang'an-strato oni faras saman aranĝon. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |