Universitatoj de diversaj landoj ĉartis aviadilojn por studentoj el Ĉinio |
2020-09-27 |
Por redukti ĉagrenojn dum vojaĝo al lernejoj, pli ol 20 britaj universitatoj kunĉartas aviadilojn por transporti siajn studentojn el Ĉinio. La 19-an de septembro, 369 ĉinaj studentoj flugis al Britio per ĉartita aviadilo de Reĝina Universitato Belfast. Atinginte, ili ekkvarantenis. Pro malkresko de nombro de eksterlandaj studentoj, pluraj aŭstraliaj universitatoj reduktas dungitojn. Laŭ Tutlanda Ligo de Supera Edukado, pro KOVIM-19, aŭstraliaj universitatoj jam reduktis labor-postenojn je 11 mil. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |