Nobel-premio estos disdonita perinterrete ĉi-jare |
2020-09-27 |
La 22-an de septembro, Lars Heikensten, ĉefa plenuma oficisto de Nobel-fonduso, anoncis, ke pro la pandemio de KOVIM-19, ĉi-jara disdona ceremonio de Nobel-premio okazos perinterrete. Li deklaris dum intervjuo de sveda televid-stacio, ke pro la propagiĝo de KOVIM-19, la Nobel-fonduso decidis nuligi la disdonan ceremonion de Nobel-premio, kiu laŭplane okazos en la 10-a de decembro en Stokholmo, ĉefurbo de Svedio. Premiitoj ne estos invititaj al Stokholmo, kiel kutime, kaj ricevos premiojn en siaj landoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |