Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bondezira mesaĝo de la Prof-ro Oliviero Diliberto, itala akademia gvidanto
2020-09-27

Okaze de la 71-a datreveno de la Fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, prof-ro Oliviero Diliberto, estro de la Jura Fakultato ĉe la Universitato de Romo “La Sapienza”, estro de la Itala-Ĉina Instituto ĉe la Zhongnan-a Ekonomia kaj Jura Universitato en Wuhan, eksa itala ministro pri justico kaj longatempe politika gvidanto de la italaj komunistoj, pere de El Popola Ĉinio sendas siajn bondezirojn al la ĉina popolo:


Prof-ro Oliviero Diliberto renkontiĝas kun Xi Jinping en Pekino en la jaro 2012


“Okaze de la 71-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, mi aparte feliĉas sendi al la ĉina popolo, al la ĉina registaro kaj al la Ĉina Komunista Partio miajn plej varmajn bondezirojn.


Malantaŭ ni estas tre malfacila jaro. Eble la plej malfacila jaro post la fino de la Dua Mondmilito, ĉar ni alfrontis nevideblan kaj nekonatan malamikon al kiu ni ne kutimiĝis kaj por kiuj ni ne estis pretaj, neniu estis.


Mi tre bone konas la urbon Wuhan, kie mi instruas, mi konas tre bone ĝian loĝantaron kaj ĝiajn gvidantojn. Ĝojige estas, mi povas atesti pri la tiama reago kaj pri la fakto, ke en nur kelkaj monatoj ili sukcesis venki tiun ĉi tiel danĝeran malamikon.


Mi esperas kiel eble plej baldaŭ reveni al Ĉinio, kie mi instruas, kie mi estas hejme, kie mi havas tre karajn kolegojn, amikojn kaj studentojn. 


Laŭ persona vidpunkto, KOVIM-19 ankaŭ kaŭzis al mi afekcian damaĝon: foresti tiom longe de tiu, kiun mi konsideras mia dua hejmlando. Bondezirojn!”


(Pietro Fiocchi)




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio