El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Riĉa rikolto de milio en Hebei, Ĉinio

| 2020-09-25
Bookmark and Share

1126517620_16006037663301n.jpg


Septembro estas sezono por rikolti milion en Chengde-gubernio de Hebei-provinco, suda Ĉinio. Tieaj kamparanoj kaj firmaoj intense rikoltas, sekigas kaj prilaboras milion. En la lastaj jaroj, la gubernio utiligas la resursojn de bonkvalita milio kaj, pere de la modelo "firmao plus kooperativo plus kultivbazo plus kamparano", gvidas la produktadon de milio al industrio kun loka trajto, kaj tiel lokaj kamparanoj monprofitas.






Milio estas praplanto en la baseno de la Flava Rivero, kaj estas unu el la ĉefaj grenoj en la antikva Ĉinio. Milio estas altnutra kaj riĉa je proteino, graso kaj vitamino. Ĝi estas taǔga ne nur por manĝi, sed ankaǔ por fari drinkaĵojn: la plej antikva alkoholaĵo de Ĉinio estis farita el milio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments