Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Videe interparolis Xi Jinping kaj António Guterres
2020-09-25

   


Vespere de la 23a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping en Pekino videe interparolis kun António Guterres, ĝenerala sekretario de UN.


Xi emfazis, ke ekde sia fondiĝo antaŭ 75 jaroj, UN faris gravajn kontribuojn al mondaj paco kaj disvolviĝo. Ĉe soleno pri 75-jariĝo de UN la internacia komunumo devas reaserti firman subtenon al multflankismo kaj la Ĉarto de UN. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio firme subtenos UN ludi kernan rolon en internaciaj aferoj kaj ĝian laboron.


Guterres diris, "Mi laŭdas la paroladon de prezidanto Xi Jinping pri proponoj kaj kondutoj por plenumo de multflankismo, traktado de klimatŝanĝo kaj akcelo de daŭripova disvolvado en la Ĝenerala Asembleo de UN antaŭ kelkaj tagoj. Mi subtenas Ĉinion antaŭenigi kundisvolvadon de la "verda silka vojo" kaj profundigi kunlaboron kun Afriko kaj evoluantaj landoj. UN esperas plimultigi kunlaboron kun Ĉinio kaj atendas la gvidan rolon de Ĉinio. Mi kredas, ke Ĉinio havas kapablon efektivigi sian propran disvolvadon kaj fari pli grandajn kontribuojn al la mondo."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio