Daxing-a flughaveno akceptis dek milionojn da pasaĝeroj/fojoj |
2020-09-25 |
La 22an de septembro s-ro Nie, la dekmiliona pasaĝero de la flughaveno, montris sian flugbileton. Fotis Ren Chao, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo. Matene de la 22a de septembro s-ro Nie, kiu flugos de Pekino al Ŝanhajo je la flugo CZ8887 de la flugkompanio China Southern, fariĝis la dekmiliona vojaĝanto en Daxing-a Internacia Flughaveno. Tio markas, ke la flughaveno akceptis dek milionojn da pasaĝeroj/fojoj post sia ekfunkcio. Ĝis la 21a de septembro en la flughaveno estis plenumitaj 84 000 ekflugoj kaj surteriĝoj kaj 39 000 tunoj da enŝarĝoj kaj elŝarĝoj de varoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |