Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
“Sen Timo”: kant-video kaj manifesto
2020-09-23

   


Antaŭ nelonge aperis en Youtube la kant-video “Sen Timo”. Ĝin iniciatis Kajto kun la celo kontribui al la Festivalo por la Paco de UNESKO, kiu bedaŭrinde ne okazis, tamen “Sen Timo”, belega kaj kortuŝa kant-video kiu rezultas de kunlaboro inter multaj esperantistaj artistoj tra la mondo, fariĝis realo kaj tuj furoris inter esperantistoj tra la mondo.


Kune kun la kant-video “Sen Timo”, Kajto ankaŭ lanĉis la Manifeston “Sen Timo” en la 21-a de septembro, Tago de Paco. Por tiu manifesto oni kolektas tradukojn en multaj lingvoj de la frazo “En paco ludi - sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti... estas rajto de ĉiu infano!!!”. La tradukon oni devas sendi al Ankie (ankie7 ĉe xs4all.nl) kaj Nanne (nanne7 ĉe xs4all.nl), de Kajto.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Kajto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio