Preskaŭ 90% da ĉinaj studentoj revenis al lernejoj |
2020-09-23 |
La 22-an de septembro, Xu Mei, proparolanto de la Ministerio pri Edukado de Ĉinio, diskonigis en gazetara konferenco, ke laŭ la statistikoj, ĝis la 18-a de septembro, nova semestro sinsekve komenciĝis por element-lernejanoj, mezlernejanoj kaj universitatanoj en ĉiuj provincoj (regionoj, urboj). Nuntempe la totala nombro de lernantoj en lernejoj de Ĉinio estas 242 milionoj, je preskaŭ 90% de la nombro de ĉinaj lernantoj. Tio signifas, ke lernejoj realigis sekuran, normalan kaj ĉiuflankan instruadon por la aŭtuna semestro. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |