Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej bela novedzino
2020-09-22

En la Ĉampioneco pri Korpokulturado de Ningxia 2020, 26-jara Lu Fangfang, vestita per bikino, montris siajn perfekte skulptitajn muskolojn sub la lumo.


WeChat Image_20200921153850.jpg


"Mi antaŭe malŝatis sportojn kaj neniam elektus marŝi se estus taksio disponebla," diris Lu, kiu travivis multajn embarasajn momentojn, inkluzive de neeblo ĉerpi sangon por sanekzameno en 2017, ŝia plej granda honto.


Tiun saman jaron, Lu decidis ŝanĝi sian vivon kaj sin dediĉi al sportoj, komencante en gimnastikejo. Ŝi pasigis almenaŭ tri horojn ĉiutage farante ekzercojn kaj ĉiufoje devis kunporti tri malsamajn arojn da vestaĵoj, pro ŝia troa ŝvitado.


"Mi estis sufiĉe elĉerpita ĉiunokte, dum mia enlitiĝo, sed fiera pro mia sukceso," diris Lu. "Mi sentis grandan senton de atingo en ĉi tiu persisto kaj tio instigis min daŭrigi mian trejnadon."


Regulaj ekzercoj kaj perfekta korpoformo restarigis ŝian memfidon, sed la plej granda beno de ŝia sportumado venis en 2018, kiam ŝi trovis amon en la gimnastikejo.


"La unuan fojon, kiam mi vidis ŝin, mi eksciis, ke tiu knabino kun bela rideto estas tre pozitiva kaj energiplena," rememoris Kang Jiaxin, ŝia edzo.


En oktobro 2019, ili fianĉiĝis, kaj antaŭ la fino de la sama jaro, Lu, surportanta blankan geedziĝan vualon, trapasis la finlinion kaj sin ĵetis en la brakojn de Kang ĉe la fino de maratono en Shenzhen. Lu estis tiel titolita de aliaj konkurantoj kiel "la plej bela novedzino".


WeChat Image_20200921153857.jpg


"Mi atendis ŝin ĉe la finlinio, kaj en la momento, kiam ŝi kuris por brakumi min, la granda feliĉo kaj ekscito preskaŭ forprenis mian spiron," ŝercis Kang.


WeChat Image_20200921153900.jpg


Sportoj simbolas amon por la juna paro. Lu kuras 11,30 kilometrojn ĉiujare por festi la naskiĝtagon de Kang la 30-an de novembro, kaj kuras 5.20 kilometrojn aŭ 13,14 kilometrojn kun rapideco de 5:20 po kilometro dum ilia geedziĝa datreveno.


"La nombroj havas la similan prononcon kun nia ĉina esprimo de dumviva amo," ridetis Lu. "Sportoj ofertas ceremonian senton, por ke la vivo ne estu tre enua."


Ekzercado fariĝis nemankebla parto de ilia vivo en paro. Lu ekzerciĝas dum almenaŭ du horoj ĉiutage, kaj kuris maratonojn tra la tuta lando dum la pasintaj du jaroj, kolektante multajn medalojn.


"Ŝi kuris ĉirkaŭ 60 maratonojn pasintjare, kaj mi atendis ĉe la celloko ĉiufoje por registri ŝian transiron de la cellinio," diris Kang. "Gravas por mi ĉiam esti ĉe ŝi kaj akompani ŝin antaŭ kaj post la kurado."


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio