Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La internacia komunumo alte taksis la pozician dokumenton de Ĉinio pri 75a datreveno de UN
2020-09-21

La 15an de septembro la 75a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN estis inaŭgurita en ĝia ĉefsidejo en Nov-Jorko.


La 10an de septembro la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis la Pozician Dokumenton de Ĉinio pri la 75a Datreveno de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), klarigante la pozicion kaj proponojn de Ĉinio pri diversaj aferoj, inkluzive de la rolo de UN, la internacia situacio, daŭripova disvolvado kaj kontraŭ-pandemia kunlaboro.


Antaŭ la ĉefsidejo de UN en la 14a de septembro, fotita de Wang Ying, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo


Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, multe laŭdis la rolon de Ĉinio en UN. Li opinias, ke Ĉinio estas ĉefa partoprenanto kaj firma subtenanto de UN-aj aferoj. Ĉinio estas ankaŭ kolono de la internacia kunlaboro kaj multflankismo kaj ludas kernan rolon. Ĉinio kaj UN kunlaboras por trakti mondajn demandojn.


Julio Panduro, komentisto pri aktualaĵoj de la oficiala perua amaskomunikilo El Peruano, laŭdis la kontribuojn de Ĉinio al konservado de aŭtoritato kaj rolo de UN kaj defendo de multflankismo. Li diris, ke la sud-suda kunlaboro estas grava parto de multflankismo kaj internacia kunlaboro. Sub subteno kaj gvidado de UN, la kunlaboro aktive disvolviĝas, kaj Ĉinio ludas grandan rolon tiu-flanke.


Elena Safronova, direktora esploristo de la Centro pri Analizo kaj Antaŭvido de Ĉin-Rusaj Rilatoj el la Malproksim-Orienta Instituto sub la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke UN, establita post la Dua Mondmilito, havas centran pozicion en la internacia plurflankeca mekanismo. Delonge Ĉinio firme konservas la internaciajn ordon kaj sistemon kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kiel kerno, kaj subtenas la gvidan rolon de UN en solvado de internaciaj demandoj kaj konfliktoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio