Juna heredanto de la tradicia farado de lunkuko |
2020-09-21 |
31-jara Zhang Xu el Shangqiu-urbo, Henan-provinco, estas heredanto de la tradicia lunkuka marko Jingshengchang en Henan-provinco. La marko stariĝis en 1860, kaj ĝiaj tradiciaj lunkukoj estas krust-molaj, farĉ-abundaj kaj unikaj. En 2007, post diplomiĝo el supermezlernejo, Zhang Xu eklernis de sia patro faradon de lunkuko. Krom fari lunkukojn laǔ modernaj manieroj, li ankaǔ daŭrigas tradician far-manieron. Li miksas farunon kun maltoza siropo, zorgeme elektas materialojn, miksas farĉojn, faras krustojn, meti farĉojn en krustojn, modeli lunkukojn kaj faras bakadon per lignaj pecoj de fruktoarbo. Li diris: "Tradicia far-maniero de lunkukoj estas trezora kultur-riĉaĵo, mi volas heredigi ĝin kaj konservi memoron pri loka bongustaĵo." Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |