Shandong de Ĉinio: egretardeoj amas marĉejon |
2020-09-18 |
En ĉiu aǔtunkomenco, aro da egretardeoj vizitas Taierzhuang-marĉejon, Shandong-provinco, orienta Ĉinio. En la marĉeja parko, estas ne nur belaj lotusoj kun aparta ĉarmo, sed ankaǔ dekoj da specoj da raraj birdoj, inter kiuj egretardeoj estas plej multaj. Ili kune kreas pentraĵon kun aparta beleco. Egretardeoj estas kontrolistoj de akvo kaj aero: kie ili vivas, tie estas freŝa aero kaj klara akvo. Taierzhuang-marĉejo estas riĉa je akvo kaj herboj, kaj estas taŭga por vivado de birdoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |