Pro troa rulado, pando “kalviĝis”! |
2020-09-18 |
Stelulo de Pekina Bestoĝardeno, la 3-jara pando Fu Xing kaptis atenton de vizitantoj pro sia "kalva" kapo, kaŭzita de troa rulado sur la tero. Pando-ŝatantoj antaŭ nelonge rimarkis mankon de haroj sur la kapo de Fu Xing, kaj tio rapide fariĝis tre atentata temo en ĉina socia reto Weibo. Zhang Chenglin, vic-kuratoro de la bestoĝardeno, klarigis, ke zoologoj kaj dentistoj ekzamenis la pandon kaj konkludis, ke la perdo de haroj ne estis kaŭzita de vundo aŭ infekto. Anstataŭe, la pando havis la kutimon ruliĝi surplanke ekde junio ĉi-jare. La kalva punkto estas sur la elstara punkto de lia kranio, kiel rezulto de ruliĝkutimo de la pando. La bestoĝardeno planas aldoni distraĵojn kaj trejnadon por Fu Xing, kaj liaj prizorgantoj pliigos interagadon por instigi Fu Xing forlasi la kutimon ruliĝi. La bona novaĵo estas, ke novaj haroj jam kreskas sur la kalva parto de lia kapo. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: GICexpat Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |