Rompiĝis granda peco de glacio en la Arkto |
2020-09-17 |
Laŭraporte, en la 15-a de septembro satelitaj bildoj montris, ke rompiĝis granda peco de glaĉero en nordorienta Gronlando en la Arkto. La glaci-peco havas ĉirkaŭ 110 kvadratajn kilometrojn kaj jam disiĝis en multajn malgrandajn pecojn. La glaĉero nomita Spalte ekhavis severajn fendojn en 2019, kaj la alta temperaturo en ĉi-jara somero estis fatala bato al ĝi. Nuntempe, la glaĉero jam fariĝis flosantaj glacioj. Sciencistoj atentigas, ke la klimato de Gronlando rapide ŝanĝiĝas, kaj la malapero de la arkta glacio estas pruvo de tutmonda varmiĝo. Raporto de la usona amaskomunikilo Associated Press News Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |