Hubei de Ĉinio: lumprezentado sur antikvaj konstruaĵoj |
2020-09-17 |
Lastatempe oni faris luman prezentadon en Yuxu-palaco de Wudang-monto, Hubei-provinco, Ĉinio. La prezentado altiris multajn vizitantojn. Antikvaj konstruaĵoj kaj modernaj teknikoj de sono, lumo kaj elektro kune kreis mirindajn pejzaĝojn en nokto. Yuxu-palaco estas unu el la plej grandaj palacoj en la konstruaĵaro de la monto. Ĝi estas ankaǔ grava loko de taoismo kaj estis ekkonstruita antaǔ pli ol 600 jaroj. La palaco estas grandioza, havante multajn kortojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |