| Kopio de Parizo en Ĉinio | 
| 2020-09-10 | 
| Ne, ĉi tiu urbo ne estas Parizo, ĝi estas Tianducheng, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Hangzhou en sudorienta Ĉinio. Konata kiel "Parizo de la Oriento", ĉi tiu 12-kvadratmejla turisma distrikto estas desegnita por imiti la francan ĉefurbon en sia tuta grandioza arkitekturo, de malpligrandigita ĝardeno de Versajlo ĝis kopio de la turo Eiffel alta je 354 futoj. Krom allogi vizitantojn, en la areo oni planis loĝigi ĉirkaŭ 10 000 lokanojn - sed nur 2 000 homoj nuntempe loĝas en tiu loko, kiu ricevas milojn da turistoj dum pinta sezono. Nova libro de la franca fotisto François Prost, Parizo, Ĉinio, celas kompari fotojn de ĉi tiu loĝkvartalo kun tiuj de la ĉefurbo de Francio. Jen 12 fotoj pri la nekredebla pariza kopio de Ĉinio, unu apud la alia. Tianducheng estas maldekstre, Parizo dekstre. Eiffel-turo 
 Statuo el la muzeo Louvre 
 Ĝardenoj de Versailles 
 Ĝardeno de Luksemburgo 
 La urbo fotita el la supro 
 Eiffel-turo rigardata de malproksime 
 Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: TimeOutBeijing Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio 
 |