Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina fakulo enlistigita kiel teamano de MOS pri reago al KOVIM-19
2020-09-09


La 4an de septembro Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis la regulan gazetaran konferencon.


Raportisto demandis: "La 3an de septembro en gazetara konferenco la Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis, ke Zhong Nanshan, membro de la Ĉina Akademio pri Inĝenierio, estis elektita de MOS kiel unu el la membroj de la reaga teamo al KOVIM-19. Ĉu vi havas komenton pri tio?"


Hua diris: "Akademiano Zhong estas aŭtoritata specialisto pri preventado kaj regado de infektaj malsanoj de Ĉinio kaj havas elstaran reputacion. Ni kredas, ke liaj profesia spirito kaj spertoj estos tre utilaj kaj alportos valoran kontribuon al la laboro de la teamo."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio