Ĉu vi kuraĝas uzi tiun balancilon? |
2020-09-09 |
En la pitoreska areo Shidu en la distrikto Fangshan de Pekino, ekzistas pluraj lokoj kun belegaj pejzaĝoj. Unu el tiuj lokoj estas Xianxishan, pitoreskejo kiu provizas ne nur belajn pejzaĝojn al vizitantoj, sed ankaŭ apartajn allogaĵojn kiel vitra platformo, vitra vojo kaj timiga balancilo proksime al montopinto. Dum balancado homoj troviĝas super abismo. Ĉu vi kuraĝas uzi tiun balancilon? Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |