Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Baldaŭ malfermiĝos en Pekino la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj
2020-09-04

Ekspozicio en la Ĉina Nacia Kunvena Centro 


La 3-an de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon pri disvolvo de serva komerco kaj pri preparado de la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2020. En la konferenco Yang Jinbai, vic-urbestro de Pekino, diskonigis la bazan staton de la foiro.


Laŭ raportoj, en la foiro partoprenos internaciaj organizoj, ambasadorejoj en Ĉinio, eksterlandaj komercaj asocioj, institucioj kaj entreprenoj el 148 landoj kaj regionoj, inkluzive de industriaj gigantoj. Entute 18 mil en- kaj eksterlandaj entreprenoj kaj organizoj kaj pli ol 100 mil personoj sin anoncis por partopreni en la foiro, kaj estas antaŭviditaj 381 fruktoj de la foiro.


Inter la 4-a kaj la 9-a de septembro, en Ĉina Nacia Kunvena Centro kaj ĉirkaŭ la Olimpika Parko okazos la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj kun la temo “Tutgloba Servo, Komuna Prospero”. 


La 3-an de septembro, homoj faris simulan veturigon en ekspozicio de Ĉina Nacia Kunvena Centro. 


Subĉiela eksponejo


Ĉi-foja foiro havas ekspoziciojn endomajn kaj subĉielajn. Endomaj ekspozicioj estas aranĝitaj en la Ĉina Nacia Kunvena Centro, kaj la subĉielaj estas ĉirkaŭ la Olimpika Parko. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio