Surstrataj prezentadoj vigligis noktan vivon de Chongqing |
2020-09-04 |
Sen bela scenejo kaj lamplumo, tiuj surstrataj prezentadoj, kun multaj spektantoj, ŝajne estas malgranda koncerto. Nuntempe, la regionoj Yuzhong, Jiangbei kaj Shapingba de la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, okazigas surstratajn prezentadojn, kiuj allogis multajn urbanojn. Tiuj prezentadoj plidiversigas noktan distron kaj stimulas konsumadon. Samtempe, tio ankaŭ aldonas al la nokta ekonomio kulturan viglecon kaj al tiuj urboj ĉarmon. Ludado de saksofono sur la strato Jiujie de Jiangbei-regiono de Chongqing-urbo Kantanto sur Art-placo en Yuzhong-regiono de la urbo Chongqing Prezentantoj kaj spektantoj sur Art-placo de la strato Jiujie en Jiangbei-regiono de Chongqing-urbo Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |