Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Refunkcias iuj internaciaj flugoj al Pekino
2020-09-03


Ekde la 3a de septembro Pekino rekomencas internaciajn rektajn pasaĝer-flugojn. Atinginte Pekinon, la pasaĝeroj ricevas doganan kontrolon kaj nukleacidan teston en la zono D de la tria terminalo de la flughaveno. Post tio, ili estos en medicina observado por 14 tagoj kaj ricevos du nukleacidajn testojn en difinitaj lokoj.


Prioritato estas donita al landoj, kiuj havas malaltan riskon de translandlima infekto kaj efektivigas nukleacidan teston antaŭ flugo. Nun funkcias rektaj flugoj al Pekino el Kamboĝo, Grekio, Danio, Tajlando, Pakistano, Aŭstrio, Kanado kaj Svedio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio