Antikvaj mapoj de Pekino |
2020-09-03 |
La vendejo Pekinaj Poŝtkartoj estas vizitinda loko por historiemuloj, ĝin fondis du danoj, kiuj komence de tiu ĉi jarcento ekkolektis fotojn de Ĉinio de la 1890-aj jaroj ĝis la 1940-aj jaroj, kaj sekve komencis ekspozicii kaj vendi ilin kiel presaĵojn kun antikvaj scenoj de Dashilar, Tian'anmen kaj aliaj lokoj. Krom antikvaj familiaj portretoj kaj scenoj de ĉiutaga vivo, kiel viro fiere staranta apud sia biciklo kaj maljunuloj fumantaj siajn pipojn, ili ankaŭ vendas A5-poŝtkartojn, la plej aĉetata varo, kaj pli grandajn presaĵojn, kalendarojn, antikvajn mapojn kaj ankaŭ puzlojn de kelkaj elektitaj bildoj. Mapo de Pekino el 1903, farita de germanaj militistoj Mapo de Pekino farita de John Kirk Sewall en 1938 fariĝis puzlo Mapo de Pekino en 1036, farita de Frank Dorn Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: TimeOut Beijing Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |