El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bankrotis klasikmuzika kompanio Columbia Artists pro KOVIM-19

| 2020-09-02
Bookmark and Share


Pro bato de KOVIM-19, la kompanio Columbia Artists anoncis fermon en sia retejo, kaj ĝi estas en la bankrota proceduro. Ekde la 31a de aŭgusto oficiale ĉesis ĝia laboro.



Post eksplodo de la pandemio, tutmondaj muzikaj prezentadoj ĉesis, sekve teatroj kaj malgrandaj kaj mezgrandaj muzik-kompanioj bankrotis. Ankaŭ Beggars, Sony kaj aliaj ĉefaj muzik-kompanioj travivas malfacilan tempon.


Unu el la monde plej grandaj kompanioj pri klasika muziko, Columbia Artist estis fondita en 1930. En sia 90-jara historio, la kompanio agis kiel agento por multaj mondkonataj klasikaj muzikistoj, inkluzive de la kantisto Leontyne Price, la pianisto Vladimir Horowitz, la violonisto Jascha Heifetz kaj la dirigento Leonard Bernstein.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments