El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Surda-mutaj ekspedistoj en Ŝanhajo

| 2020-09-01
Bookmark and Share

1.jpg.jpg


Lastatempe en Ŝanhajo videblas surda-mutaj ekspedistoj, kiuj viglas en stratoj por sendi pakaĵojn. Komence, pro komunika malfacilo, ili povis sendi nur kelkdekojn da pakaĵoj ĉiu-tage, sed nuntempe du centojn. Ilia laboro estas aprobita de lokanoj.


 8e37f7a4f8864f52b38b649acdcc36b4.jpg


Post kiam ekspedisto atingis sian cellokon kaj telefonis al ricevanto, la lasta povas aŭdi la voĉon "saluton, mi estas surda-muta ekspedisto, via pakaĵo jam atingis" registritan de kolego de la ekspedisto. 


2.jpg.jpg


Komence de la kuranta jaro, Gu Zhong, iniciatinto de la grupo de surda-mutaj ekspedistoj, kun la komunumo Jiangwanzhen de Ŝanhajo estigis kunlaborojn kun ekspedaj kompanioj por dungiĝo de pli ol 30 surda-mutuloj. Li celas krei por ili labormedion kaj vivmedion kun justeco, harmonio kaj travidebleco, kaj esperas ke diversaj rondoj de la socio kaj loĝantoj estos pli toleremaj por ili.


3.jpg.jpg


La gepatroj de Gu Zhong estas surduloj, pro tio, li partoprenis en multaj neprofitaj programoj por helpi handikapulojn. En la jarkomenco, pro la epidemio de KOVIM-19, abrupte malmultiĝis aĉetantoj en superbazaroj, kaj samtempe multe kreskis bezono por interreta aĉetado, sed la ekspeda kapablo estis malforta. Tiam, li ekhavis la ideon varbi surdajn homojn kiel ekspedistoj. Nun tiuj ekspedistoj laboras en kvar ekspedejoj de la distriktoj Hongkou kaj Putuo de Ŝanhajo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments