Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri novaj itineroj de turismaj aŭtobusoj por nokta vizito en Pekino
2020-09-01


Tri noktaj itineroj de turismaj aŭtobusoj estis kreitaj en Pekino por vigligi la noktan ekonomion. Ili estas la itinero sur Chang'an-avenuo, la itinero laŭ la suda parto de la centra akso de Pekino kaj la itinero tra orienta Pekino.


La tri itineroj oficiale ekfunkciis antaŭ septembro.



Veturante per elektraj aŭtobusoj similaj al Dangdang-busoj de antikva Pekino, vizitantoj povas rigardi dum nokto la konstruaĵojn ĉe Tian'anmen-placo, centran komercan distrikton kaj komercajn stratojn en Sanlitun, Nanluoguxiang kaj aliaj lokoj, kaj admiri la noktan belecon de Pekino.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio