Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanĉita la dua filmeta konkurso "ĈINAFRIKO"
2020-08-31

Lanĉa ceremonio de la konkurso


La 28-an de aŭgusto, invititoj el Ĉinio, Sud-Afriko kaj Senegalo kune atestis la oficialan lanĉon de la dua filmeta konkurso "ĈINAFRIKO". La konkurso estas gvidata de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj Ĉin-Afrika Popola Amikeca Asocio, kaj gastigata de la revuo Beijing Review.


Gao Anming, vicprezidanto de ĈIEG, diris en sia parolo, ke heredigi kaj antaŭenigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Afriko ne nur profitigos duflankajn popolojn, sed ankaŭ donos pli grandajn kontribuojn al la mondaj paco kaj disvolvado. Li alvokis pli da afrikanoj kaj ĉinoj partopreni en ĉi tiu konkurso, registri la bildojn pri pragmataj kunlaboroj kaj amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Afriko, kaj aktive dividi novajn ideojn pri amikeco, kunlaboro kaj disvolvado de Ĉinio kaj Afriko, novajn progresojn pri kulturaj interŝanĝoj kaj novajn atingojn en popolaj interŝanĝoj.


Li Jianguo, vic-ĉefredaktoro de la revuo Beijing Review, diskonigis, ke la ĉi-jara konkurso estas pli grandskala ol tiu en la pasinta jaro. La konkurso havas du kategoriojn, nome filmeto kaj mallonga video, kaj tri konkursajn regionojn en Ĉinio, Sud-Afriko kaj Senegalo. Kun maksimuma premio je 10 mil juanoj (ĉirkaŭ 1,5 mil usonaj dolaroj), la konkurso estas malfermata al ĉinoj kaj afrikanoj kiuj zorgas pri ĉin-afrika amikeco. La rezulto estos anoncita fine de la kuranta jaro. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio