MOS: Ne plu ekzistas poliomjelita viruso en Afriko |
2020-08-28 |
Laǔ informo de la oficejo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en Afriko, dank’ al klopodado, ne plu ekzistas poliomjelita viruso en Afriko. MOS klarigis, ke antaǔ 4 jaroj la lasta kazo de tiu ĉi malsano aperis en la nordorienta parto de Niĝerio. MOS deklaris: "Dank' al la senĉesa klopodado de diverslandaj registaroj, filantropoj, medicinistoj kaj loĝkvartaloj, 1 800 mil infanoj estas savitaj de la malsano." Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |