Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unuafoje okazos interreta Pekina Internacia Libro-Foiro
2020-08-27

Antaŭa Pekina Internacia Libro-Foiro


Pro la pandemio de KOVIM-19, la 27a Pekina Internacia Libro-Foiro rete okazos inter la 26a kaj 30a de septembro. Estas la unua fojo, ke la foiro okazos interrete post fondiĝo antaŭ 34 jaroj.


Ĝis nun pli ol 1 000 vendistoj el 68 landoj kaj regionoj plenumis interretan registradon kaj alŝutis 23 000 specojn da kopirajtitaj libroj. Inter la vendistoj, 97 estos novaj partoprenantoj kaj pli ol 20 estos el la 50 plej gravaj internaciaj eldonejoj. Kubo estos honora gastlando de ĉijara foiro, kaj Urugvajo, Kabo-Verda kaj Armenio ĉeestos por la unua fojo. La specoj de libroj kalkuliĝos al 400 mil.


En la lastaj jaroj la Pekina Internacia Libro-Foiro fariĝis la dua plej granda libro-foiro en la mondo, post la Frankfurta Libro-Foiro en Germanio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio