Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
500 milionoj da juanoj da film-biletoj estis venditaj en Qixi-Festo
2020-08-27

En ĉi-jara Qixi-Festo estis forvenditaj pli ol 500 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 72,5 milionoj da usonaj dolaroj) da film-biletoj, kio kreis novan rekordon de taga enspezo de ĉinaj kinejoj post eksplodo de la epidemio de KOVIM-19. La filmo Eterna amo al vi (Love You Forever), lanĉita tiutage, rezultigis profiton je 262 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 38 milionoj da usonaj dolaroj). Alia filmo, Ok Centoj (The Eight Hundred), enspezigis kinejojn je 180 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 26 milionoj da usonaj dolaroj) en la festo kaj entute je 1 144 milionoj da juanoj.


Qixi-Festo estas ĉina valenteno, kiun oni festas en la sepa tago de la sepa monato laŭ la ĉina luna kalendaro. La festo, bazita sur amrakonto de Bovisto kaj Teksistino, temas pri beno, feliĉo kaj amo. La festo originas de Ĉinio kaj estas celebrata ankaŭ en Japanio, Korea Duoninsulo kaj Vjetnamio. La 20-an de majo 2006 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio enlistigis la feston kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo. 


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio