Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Debutis Kalendaro de Malpermesita Urbo 2021
2020-08-26


La 23an de aŭgusto estis interrete publikigita la Kalendaro de Malpermesita Urbo 2021.

La venonta jaro estos la jaro de bovo, kaj la kalendaro havas la temon "bondeziroj al la jaro de bovo kaj bona rikolto". 365 malsamspecaj objektoj pri bovo kaj agrikulturo el malsamaj materialoj kaj dinastioj estis elektitaj el stokejo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco.

Ĉi-jare oni festas la 600-jaran jubileon de finkonstruado de la Malpermesita Urbo kaj la 95an datrevenon de fondiĝo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco. En la venontaj du monatoj okazos interretaj disvastigoj pri kaligrafaĵo, pentraĵo, porcelano kaj antikva arkitekturo, kaj reala ekspozicio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio