Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La rakonto kiu originis "ĉinan valentenon"
2020-08-25

QQ图片20200825092715.png


Hodiaŭ estas Qixi-festo, ankaŭ konata kiel "Ĉina Valenteno". Ĝin oni festas en la sepa tago de la sepa monato laŭ ĉina luna kalendaro ekde Han-dinastio, antaŭ pli ol 2,000 jaroj. Kiel ajna alia tradicia festo, ĉi tiu havas bonan rakonton malantaŭ ĝi: la amrakonto de Qixi.


Iutage, feino en la ĉielo enuiĝis, do ŝi decidis paŭzi siaj feajn aktivaĵojn kaj fariĝi mortalo. Sen rakonto al aliaj, ŝi forlasis la ĉielon kaj venis al la Tero por fariĝi teksisto (zhinü, 织女). La knabin-turniĝinta feino amis sian homan vivon kaj enamiĝis al laborema bovisto (niulang, 牛郎).


QQ图片20200825092731.png


Zhinü kaj Niulang - karesnomoj uzataj inter ili ambaŭ - fariĝis aminda paro. Ili geedziĝis kaj havis du infanojn. Zhinü estis bona edzino kaj Niulang aminda edzo. Tamen nenion ili rakontis al ŝia panjo.


Sed la patrino de Zhinü (la Diino de la Ĉielo) informiĝis pri la nova vivo de sia filino kaj en kolero devigis Zhinü tuj reiri al la ĉielo. Niulang eksuferegis pro la subita malapero de sia amatino. Iutage, dum Niulang estis malĝoja pro sia perdo, lia bovo parolis al li: "Se vi mortigu min kaj kovru vian korpon per mia ledo, vi povos iri al ĉielo por trovi vian edzinon." Niulang faris tion, kion diris lia bova amiko kaj ekvojaĝis al la ĉielo, kunportante siajn du infanojn, por esti kun sia amata edzino.


QQ图片20200825092734.png


Sed la panjo de Zhinü eksciis pri la vojaĝo de Niulang al la ĉielo kaj denove flugis en kolerego. Uzante sian harpinglon, ŝi dividis la ĉielon por eviti, ke Niulang trovu Zhinü - laŭ la legendo, ĉi tiu divido estas tio, kion ni nun nomas Lakta Vojo.


QQ图片20200825092737.png


Ĉiuj pigoj en la mondo aŭdis tiun amrakonton kaj tiom kompatis la paron, ke ili kreis ruzan planon: ĉiujare en la sepa tago de la sepa monato laŭ ĉina luna kalendaro, ili flugas alte al la ĉielon por fari ponton inter Zhinü kaj Niulang, permesante al ili esti kune en tiu nokto.


Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: TimeOut Beijing




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio