KOVIM-19 estas kontaĝa dum inkubacio |
2020-08-24 |
La 19an de aŭgusto la ĝenerala oficejo sub la Ŝtata Komisiono de Sano de Ĉinio kaj la oficejo sub la Ŝtata Administracio de Tradicia Ĉina Medicino publikigis la Planon pri Diagnozo kaj Kuracado de KOVIM-19 (la oka prov-eldono). Laŭ la plano, la inkubacio de KOVIM-19 (de infektiĝo de viruso ĝis ekapero de simptomoj) ĝenerale daŭras 3-7 tagojn por plej multaj homoj, kaj 14 tagojn por iuj. Dum tiu periodo la pacientoj povas infekti aliajn. Kvin tagojn post ekapero de simptomoj, transmisio de la malsano estas alta. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |