Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Digo de Tri Gorĝoj estas preta por la plej granda inundo en sia historio
2020-08-20


La Digo de Tri Gorĝoj estas preta por la plej granda inundo post sia finkonstruado en 2006. La rivero Jangzio, la plej longa rivero de Ĉinio, registris la kvinan inundon de la kuranta jaro en siaj supraj regionoj post pluvado.


Je la 8-a matene de la 20-a de aŭgusto, laŭ la plej nova hidrometeorologia prognozo, akvofluo de 73 mil kubaj metroj posekunde atingos la akvorezervujon de la Tri Gorĝoj, kaj ĝi povos esti la plej granda inundo ekde la finkonstruado de la digo, kiu trarompos la antaŭan rekordon de 71 200 kubaj metroj posekunde, estigita en 2012. La kvina inundo devos esti pli granda kaj daŭri pli longe ol la antaŭaj kvar.


La  akvorezervujoj de Wudongde, Xiluodu, kaj Xiangjiaba, ĉiuj posedataj kaj funkciigataj de Ĉina Korporacio Tri Gorĝoj (China Three Gorges Corporation), estis bone kunordigitaj por kunreteni la inundakvon kiel parto de la kernaj klopodoj efike trakti la venontan inundon, plene ludante la rolon de kontraŭinunda agado kaj inunda mildigado por la sekcio Sichuan-Chongqing de la rivero kaj la Projekto Tri Gorĝoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio