Granda Muro ĉe lago |
2020-08-20 |
Proksime al la vilaĝo Huanghuacheng de Pekino ekzistas sekcio de la Granda Muro, kiu estas la nura en la mondo parte subakva. Tio okazis post konstruado de akvobaraĵoj en la regiono por estigi akvorezervejojn, kiuj rezultis en inundo de kelkaj valoj tra kiuj iras la Granda Muro. La unika pejzaĝo, kiu miksas lagon inter montaro kaj Grandan Muron, kune kun la praktikado de akvaj sportoj, popularigis la lokon kaj vigligis turismon tie. Super la rivero oni konstruis vitran ponton, kiu permesas al turistoj rigardi de proksime la subakvan Grandan Muron. Per vitra ponto eblas transiri la lagon Granda Muro apud la lago: unika pejzaĝo Vitra ponto kunligas ambaŭ flankojn de la Granda Muro Viro fiŝkaptas apud la Granda Muro Patrino kaj filino ludas sur la vitra ponto Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |