Xi Jinping vojaĝis en Hefei por inspekto |
2020-08-20 |
Posttagmeze de la 19a de aŭgusto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis Hefei, ĉefurbon de la provinco Anhui de orienta Ĉinio. Xi iris al sekcio de digo en la gubernio Feidong, kie li kontrolis la akvonivelon de la lago Chaohu kaj vizitis batalantojn kontraŭ inundo, inkluzive de oficiroj kaj soldatoj de la Popola Liberiga Armeo (PLA) kaj de la Armita Polico. Xi ankaŭ iris al la Centro pri Novigo de Anhui por informiĝi pri la teknologia novigado kaj emerĝantaj industrioj de Anhui, kaj vizitis la Memorigan Halon pri PLA-a Transiro de Jangzio dum la Liberiga Milito, kie li omaĝis al revoluciaj martiroj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
|