Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping inspektis la provincon Anhui
2020-08-19


La 18an de aŭgusto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vojaĝis al la provinco Anhui en orienta Ĉinio por inspektado.



Posttagmeze de tiu tago, dum vizito al la gubernio Funan en la urbo Fuyang, Xi iris al la kluzo Wangjiaba, al la kompanio Hongliang pri kofroj kaj sakoj, kaj al "zhuangtai", loĝdoma strukturo sur alta tero por esti uzata kiel sekura loko kontraŭ inundo. Li kontrolis la akvonivelon de la rivero Huaihe kaj informiĝis pri klopodoj kontraŭ inundo kaj post-inunda rekomenco de produktado. Li ankaŭ vizitis lokanojn trafitajn de la inundo.





Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio