Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Google kreis novan servon pri tertrem-averto per poŝtelefono
2020-08-18

La kompanio Google anoncis, ke poŝtelefonoj kun Android-operaciumo kapablos rimarki tertremojn, estonte ili eĉ povos doni avertojn pri tertremoj tra la mondo. La unua publika avertilo pri tertremoj estas lanĉita la 11an de aŭgusto en Kalifornio, Usono.



La kompanio Google, kiu kunlaboras kun kalifornia kaj usona instancoj pri geologia esploro, enigis avertilon pri tertremo en ĉiuj poŝtelefonoj kun Android-operaciumo. Kiam okazos tertremo kun magnitudo de pli ol 4,5, uzantoj de android kun lokaliz-funkcio ricevos plenekranan averton pri tertremo kun indiko, ke ili kuŝu surtere kaj serĉu sekuran lokon. Ekrano de poŝtelefono ankaŭ montros la taksitan magnitudon kaj la distancon inter la tertremcentro kaj la uzanto. Depende de la distanco al la tertremcentro, homoj ricevos averton inter kelkaj sekundoj kaj unu minuto.


Uzantoj de iPhone ne povos ricevi averton, tamen ili povas elŝuti la aplikaĵon MyShake.


La kompanio Google diris, ke ĝi eble komencos la servon venontjare.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio