Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
30 mil ŝafoj el Mongolio atingos Ĉinion
2020-08-18


Komence de la eksplodo de KOVIM-19, multaj landoj etendis helpajn manojn al Ĉinio. Inter tiuj landoj, Mongolio decidis donaci 30 mil ŝafojn al Ĉinio. Amika najbaro kun subevoluinta ekonomio donis valoran donacon dum malfacila momento.


La mongolaj amaskomunikiloj multe raportis pri la novaĵo, kaj multaj mongolanoj oferis siajn ŝafojn. En nur unu monato, 30 mil ŝafoj estis kolektitaj. Baldaŭ oni transportos la grasajn ŝafojn al Ĉinio.


Laŭ interkonsento pri kvaranteno, la ŝafoj estos izolitaj en siaj paŝtejoj por certa tempo antaŭ ol transportitaj al loko proksima al la landlimo. Tie la ŝafoj estos kvarantenigitaj por 30 tagoj. Post tio ili estos transportitaj al ejo en Erenhot kaj refoje kvarantenigitaj dek tagojn. Se ĉio iros glate, ili estos senditaj al buĉejo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio